Tänään on 26.05.2019 08:53 ja nimipäiviään viettävät: Minna, Vilma, Vilhelmiina, Miina, Mimmi ja Vilhelmina. Käytämme EVÄSTEITÄ | MOBIILIVERSIO M.BLOGIVIRTA.FI
Norda Belvidejo:

Jarmiloj pasas

Julkaistu: · Päivitetty:

Harri Laine has posted an article: En la ipernity-grupo "Kiel oni dirus ĝin esperante?" okazas diskuto pri jarcentoj , ŝajne negrava temo, sed tiaj ja kutimas esti plej flamaj. La demando estas: al kioma jarcento apartenas ja jaroj 1800, 1900, 2000 kaj similaj? Ĉi-foje ĉiuj ŝajnas beate unuanimaj, krom mi. Kiel mian kontribuaĵon al la temo, mi aldonas ĉi-malsupre tekston adaptitan por Esperantujo, el Angla originalo sur paĝaro de Douglas Adams. Raporto pri plej signifaj okazaĵoj de la Dua Jarmilo 1 Januaro 1000 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dua jarmilo. 1 Januaro 1001 Pedantoj festas la komencon de la dua jarmilo. 1 Januaro 1100 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekdua jarcento. 1 Januaro 1101 Pedantoj festas la komencon de la dekdua jarcento. 1 Januaro 1200 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dektria jarcento. 1 Januaro 1201 Pedantoj festas la komenco de la dektria jarcento. 1 Januaro 1300 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekkvara jarcento. 1 Januaro 1301 Pedantoj festas la komencon de la dekkvara jarcento. 20 Oktobro ​​1349 Pedantoj skurĝas sin surstrate en Mez-Eŭropo (Ne, ne Pedantoj! Tio estas la pentantoj, la flagelantoj. ( Subskribis ) Pedanto. Kaj aldonu ferman krampon, mi petas.) (Dankon.) 1 Januaro 1400 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekkvina jarcento. 1 Januaro 1401 Pedantoj festas la komencon de la dekkvina jarcento. 1 Januaro 1500 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deksesa jarcento. 1 Januaro 1501 Pedantoj festas la komencon de la deksesa jarcento. 1 Januaro 1600 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deksepa jarcento. 1 Januaro 1601 preskaŭ ĉiujn jam vere eknaŭzas la Pedantoj. 1 Januaro 1700 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dekoka jarcento. 1 Januaro 1701 Kelkaj Pedantoj komencas rimarki, ke iliaj festoj iom palas. 1 Januaro 1800 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la deknaŭa jarcento. Alvenis ankaŭ grupeto da Pedantoj-malsamopiniantoj. Tiuj estis festofine ebriegaj. 1 Januaro 1801 La resto de la pedantoj festas la komencon de la deknaŭa jarcento. 1 Januaro 1900 Preskaŭ ĉiuj festas la komencon de la dudeka jarcento. Partopreno malpermesita al Pedantoj. 1 Januaro 1901 Pedantoj aranĝas dancfestivalon surstrate 3 Oktobro 1997 UEA eniras interreton, kun malplena paĝo ĉe www.uea.org – tiel la Tria Jarmilo ekas frue kaj surprizege. 1 Januaro 2000 , je h. 00:00, reekas la Tria Jarmilo. Ĉiuj krom la plej ĝisostaj Pedantoj atendas Mondfinon pro paneo de la komputiloj (ĵargone nomata la y2k-krizo ). 1 Januaro 2001 Pedantoj komune harakiras. Kelkaj eskapintoj plu aktivas rete.

Avainsanat: www sin pro laine kaj jam harri gin douglas article adams


blogivirta.fi