Tänään on 23.01.2019 08:57 ja nimipäiviään viettävät: Enni, Eine, Eini, Ingegerd ja Ingela. Käytämme EVÄSTEITÄ | MOBIILIVERSIO M.BLOGIVIRTA.FI
Norda Belvidejo:

Ŝi studas la historion de Alando

Julkaistu: · Päivitetty:

Harri Laine has posted an article: En la Memregada Domo (Självstyrelsegården) de Alando la eta Sigrid koncentrite studas grandan murpentraĵon de Tage Wilén. Esperanto-Asocio de Finnlando aranĝis sian ĉi-aŭtunan kunestadon (la Aŭtunaj Tagoj de EAF) en Alando, kie ni tuj komence konatiĝis kun la apartaĵoj de la aŭtonoma insularo. La statuson de Alando en Finnlando, en Eŭropa Unio kaj en la mondo prezentis al ni loka esperantisto Anna Ritamäki-Sjöstrand , funkciulo de la Alanda registaro. Sub ŝia prezentado ni vidis filmon pri la nuno kaj la historio de Alando, kaj rondire (eĉ ĝistegmente!) konatiĝis kun la impona domo, kiu estas sidejo de la Alandaj administraj kaj leĝofara organoj. La artisto bildigis eventojn el la Alanda historio. De maldekstre, la paneloj estas 1. Deputitoj de la provinco kunvenas ĉe la preĝejo en Saltvik . 1100-jaroj 2. Duelo de L. Frisman kaj H. v. Brockenhus , en Kastelholm , 1521 3. La granda fuĝo, 1714–1721 4 . supre Kolektado de subskriboj por aligi Alandon al Svedujo, 1917 malsupre Interkonsiliĝo en la bieno Grelsby , 1917 5. supre Gravuloj de komunumoj iras al intertraktado, Popola Altlernejo, 1917 malsupre La Alandanoj rifuzas akcepti la Leĝon pri Memregado, 1920 (la delegaciestro Julius Sundblom portas paperon “Alandon al Svedujo”) * * * La tekstoj en la bildoj (en la Sveda lingvo) Landsting vid Saltviks kyrka, 1100-talet Tvekamp mellan L. Frisman och H. v. Brockenhus, Kastelholm, 1521 Den stora flykten, 1714–1721 Namninsalmling för Åland till Sverige, 1917 Rådplägning på Grelsby gård 1917 Kommunalmän till rådslag. Folkhögskolan, 1917 Ålänningarna vägrar godta sjävstyrelselagen, 1920 (“JS Åland till Sverige”)

Avainsanat: sia laine kaj julius harri europa article anna v sverige sub stora sika


blogivirta.fi